Sándor Csoóri
Aspekto
Sándor CSOÓRI [ŝAndor ĉOri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csoóri Sándor estis hungara poeto, verkisto kaj politikisto. Lia filo estas Sándor Csoóri (muzikisto).
Sándor Csoóri naskiĝis la 3-an de februaro 1930 en Zámoly, li mortis la 11-an de aŭgusto 2016.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Csoóri frekventis gimnazion en Pápa, poste li laboris en diversaj eldonejoj, revuoj. La debuta poemo aperis en 1953 kritikanta la komunistan diktaturon. Li longe ne havis premiojn. Baldaŭe li aliĝis al la opoziciuloj, kiuj kontraŭis la komunismon. Li ricevis premiojn Kossuth en 1990 kaj en 2012 kaj ankaŭ aliajn premiojn. En la 1990-aj jaroj (kaj iom antaŭe) li aktive politikadis.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Lekvárcirkusz bohócai (Arlekenoj de marmelado-cirko), poemaro por infanoj, (1969)
- Ördögfióka (Diablido), (2006)
- multe da scenarlibretoj
- Összegyűjtött versek (Kolektitaj poemoj), (2000)
- Tizenhét kő a parton (17 ŝtonoj sur la bordo), eseoj, (2007)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio